Giovanni Girolamo Kapsperger
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Giovanni Girolamo Kapsperger (germana Johann Hieronymus Kapsberger) (ĉirkaŭ 1580-1651; entombigita je la 17-a de januaro 1651 en Romo), estis muzikisto kaj komponisto aktiva en Venecio kaj Romo en la unua duono de la 17-a jarcento.
Giovanni Girolamo Kapsperger | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Il Tedesco della Tiorba |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1580 en Venecio |
Morto | 17-an de januaro 1651 (71-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Okupo | |
Okupo | komponisto liutisto |
Li naskiĝis en Venecio kiel filo de germana nobelulo kaj (supozeble) itala patrino. Lia kromnomo "La germano de la teorbo" deriviĝas de lia famo kiel virtuozo pri teorbo kaj aliaj instrumentoj el la liutofamilio. Li pasigis la jarojn de edukado en Venecio, kie staciis lia patro kiel kolonelo germana. Kiel talentita virtuozo kun la liuto kaj la ĵus inventita kitarono aŭ teorbo evidente li rapide famiĝis. Jam en la aĝo de 24 jaroj li publikis sian unuan kolekton de pecoj por kitarono Libro primo d'intavolatura di chitarrone (1604), kiu montras lian mirigan lertecon pri tiu ĉi instrumento. Li translokiĝis al Romo en 1605, kie li en 1610 ekdeĵoris ĉe la papo kaj famiĝis sub la nomo "Giovanni Geronimo Tedesco della Tiorba"
En Romo li komponis kaj voĉkantan muzikon (sakralan kaj profanan), kaj muzikon por plukinstrumentoj, enirante la cirklon de muzikistoj proksime de la kortego papa de Urbano la 8-a. Lia famo kiel muzikisto utilis al li en 1622, kiam li ricevis la komision fare de la Jezuitoj komponi alegorian dramon "Apotheosis sive consecratio SS. Ignatii et Francisci Xaverii" por soleni la kanonizadon de Ignacio de Loyola. Lia aktiveco kiel muzikteoriisto kondukis lin al la redaktado de muzika traktaĵo, "Il Kapsberger della musica", kiu perdiĝis.
Li kreis verkojn por plej diversaj okupadoj, inter ili soloverkoj por liuto, simfonioj kaj arioj, sed ankaŭ sakralajn voĉkantajn verkojn kiel mesoj kaj oratoriojn. Liaj samtempuloj ege respektis lin kaj komparis lin kun Claudio Monteverdi . Athanasius Kircher ege laŭdas lin. La multnombraj verkoj de Kapsberger por liuto (4 vol.) kaj kitarono (6 vol.) ekzistas nur kiel manuskriptoj kaj ĝis hodiaŭ plejparte restas nepresitaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.