From Wikipedia, the free encyclopedia
Giovanni Battista (ankaŭ Giambattista) Piranesi [dʒoˈvanni batˈtista piraˈnesi]; naskiĝis la 4-an de oktobro 1720, mortis la 9-an de novembro 1778) estis itala novklasikisma artisto fama pro siaj akvafortoj pri Romo kaj pri fikciaj kaj strangetosaj "prizonoj" (Carceri d'Invenzione).
Giovanni Battista Piranesi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1720 en Mogliano Veneto |
Morto | 9-an de novembro 1778 (58-jaraĝa) en Romo |
Tombo | Romo |
Lingvoj | itala • venecia |
Ŝtataneco | Papa Ŝtato |
Familio | |
Infanoj | Francesco Piranesi, Laura Piranesi, Pietro Piranesi |
Okupo | |
Okupo | pentristo gravuristo per akvaforto grafikartisto gravuristo arkitekto arthistoriisto arkeologo vidartisto |
Piranesi naskiĝis en Mogliano Veneto, ĉe Treviso, tiam parto de la Respubliko Venecio. Lia frato Andrea enkondukis lin al la Latino kaj la antikva civilizo, kaj poste li studis kiel arkitekto ĉe sia onklo, Matteo Lucchesi, kiu estis Magistrato delle Acque, nome venecia inĝeniero specializita en elfosado.
El 1740 li estis en Romo kun Marco Foscarini, la venecia sendito al la Vatikano. li loĝis en la Palaco Venecio kaj studis ĉe Giuseppe Vasi, kiu enkondukis lin al la artoj de akvaforto kaj gravuraĵo. Post siaj studoj kun Vasi, li kunlaboris kun lernantoj de la Franca Akademio en Romo por produkti serion de vedute (vidaĵoj) de la urbo; lia unua verko estis Prima parte di Architettura e Prospettive (1743), sekve en 1745 de Varie Vedute di Roma Antica e Moderna.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.