Gilgameŝ
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gilgameŝ, laŭ la Sumeria reĝlisto, estis la kvina reĝo de Uruk (Frua "Dynastic II", la unua dinastio de Uruk), filo de reĝo Lugalbanda, reganta ĉirkaŭ 2650 a.K.. Li ankaŭ estas la centra rolulo en la Eposo pri Gilgameŝ, kiu diras, ke lia patrino estis Ninsun, (kiun iuj nomis Rimat Ninsun), diino. Gilgameŝ estas priskribita du-trione dia kaj unu-trione homa.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Gilgameŝ (mangao) kaj Eposo pri Gilgameŝ. |
Rapidaj faktoj mita reĝo • literatura rolulo, Verko ...
Gilgameŝ | |
---|---|
mita reĝo • literatura rolulo | |
Verko | Libro de Gigantoj Civilization VI Eposo pri Gilgameŝ Listo de Reĝoj de Sumero |
Informoj | |
Eble sama | Zu al-Karnajn |
Sekso | vira |
Patro | Lugalbanda |
Patrino | Ninsun |
Infanoj | Ur-Nungal |
Fermi
Laŭ alia dokumento, konata per la nomo Historio de Tummal, Gilgameŝ, kaj iamfine lia filo Urlugal, rekonstruis la sanktejon de la diino Ninlil, lokita en Tummal, kvartalo de la urbo Nippur. En Mezopotamia mitologio, oni atribuas al Gilgameŝ esti duondio kun superhoma forto kiu konstruis grandan muron por defendi sian popolon de eksteraj minacoj.