Gilbert Keith Chesterton
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gilbert Keith CHESTERTON [ĉestertn] (naskiĝis la 29-an de majo 1874 en Kensington, mortis la 14-an de junio 1936 en Beaconsfield) estis brita ĵurnalisto kaj verkisto. Li verkis librojn de literatura kaj socia kritiko, biografiojn kaj romanojn. Post kiam li konvertiĝis al kristanismo (unue al anglikanismo, poste al katolikismo), li ankaŭ fariĝis kristana apologiisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi
Tiele li estas konsiderata unu el la plej originalaj kaj akraj pensuloj, kiuj venis al la defendo de la kredo. Lia speciala skribkapablo kaj uzo de paradoksoj kaj originalaj bildigoj en la kritiko de ateismo kaj materiismo igis liajn pensigajn skribaĵojn konsideritaj majstraĵoj.