![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2d/Gil_Scott-Heron_-_10-03-2009_San_Francisco%252C_California.jpg/640px-Gil_Scott-Heron_-_10-03-2009_San_Francisco%252C_California.jpg&w=640&q=50)
Gil Scott-Heron
Afrik-usona muzikisto, poeto kaj verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gilbert "Gil" SCOTT-HERON (naskiĝis la 1-an de aprilo 1949, mortis la 27-an de majo 2011)[1] estis Afrik-usona soula kaj ĵaza poeto,[2][3] muzikisto, kaj verkisto, konata plejparte pro siaj verkoj kiel prezentisto en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Liaj kunlaboraj verkoj kun la muzikisto Brian Jackson prezentis kunfandon de ĵazo, bluso, kaj soulo, kune kun teksto, kiu temis pri sociaj kaj politikaj aferoj de la tempo, liverita per la repaj kaj melismaj voĉaj stiloj de Scott-Heron. Lia propra termino por si estis "blusologiisto,"[4] kiun li difinis kiel "sciencisto, kiu studas la kaŭzojn de la bluso."[5][6] Lia muziko, ĉefe en Pieces of a Man kaj Winter in America en la fruaj 1970-aj jaroj, influis kaj helpis krei postajn afrik-usonajn muzikajn ĝenron, kiaj hiphopo kaj novsoulo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b9/Gil_Scott_Heron.jpg/320px-Gil_Scott_Heron.jpg)
Gil Scott-Heron | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Gil Scott-Heron | |||||
Naskonomo | Gilbert Scott-Heron | ||||
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1949 (1949-04-01) en Ĉikago, Ilinojso | ||||
Morto | 27-an de majo 2011 (2011-05-27) (62-jaraĝa) en Nov-Jorko, Nov-Jorkio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Morto pro aidoso ![]() | ||||
Tombo | Kensico Cemetery (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Johns Hopkins Universitato DeWitt Clinton High School (en) ![]() Lincoln University (en) ![]() Ethical Culture Fieldston School (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Gil Heron (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Brenda Sykes (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Che Scott-Heron (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kantisto teatra reĝisoro kostumdezajnisto kantaŭtoro repisto ludisto poeto pianisto verkisto komponisto diskografa artisto ![]() | ||||
Aktiva dum | 1969– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Scott-Heron restis aktiva ĝis sia morto, kaj en 2010 eldonis sian unuan novan albumon post 16 jaroj, kun la titolo I'm New Here. Memoraĵo, kiun li prilaboris dum jaroj ĝis la tempo de sia morto, The Last Holiday, eldoniĝis post lia morto en januaro 2012.[7][8]
Lia registrita verkaro ricevis multan kritikan aklamadon, precipe unu el liaj plej bone konataj komponaĵoj, "The Revolution Will Not Be Televised" ("la revolucio ne estos televidigita").[9] Gil Scott-Heron ricevis la premion Grammy Lifetime Achievement Award en 2012. Li ankaŭ estas eminente inkludata en la ekspozicioj ĉe la Nacia Muzeo de Afrik-usonaj Historio kaj Kulturo, kiu oficiale malfermiĝis la 24-an de septembro 2016, kaj en publikaĵo ĝia, Dream a World Anew.[10]
- Kategorio Gil Scott-Heron en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri afrik-usonano, usonano kaj poeto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
![]() |