Gibson-Dezerto estas dezerto de Aŭstralio. Ĝi okupas surfacon je ĉirkaŭ 155 900 km² kaj troviĝas inter la lago Disappointment kaj la lago Macdonald laŭ la Tropiko de Kaprikorno, en okcidentaj regionoj de la lando. La areo entenas sablajn montetojn subdividatajn de sekaj herbejoj. La dezerto konstituas tersupraĵan ekoregionon el la aŭstralia-tasmania ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Tiu ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo "tanamia kaj grand-sabla dezertoj". Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj.
Rapidaj faktoj Estasdezerto, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso, IBRA bioregion [+], Estas ...
Fermi
La ununuraj popoloj, kiuj vivas ĉi tie estas la aŭstraliaj indiĝenoj. Pro grava senpluveco en 1984, kiu sekigis ĉiujn akvofontojn kaj elĉerpis la nutrajn provizojn, duonnomada tribo, la Pintupoj, kiuj kutime havis Gibson-Dezerton kiel loĝejon, unuafoje kontaktiĝis kun okcidenta aŭstralia socio. Oni opinias, ke ĝi estis la unika aŭstrala tribo, kiu ne konis la blankan homon.