![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/05/Al_Kiswah_farms_from_mountain_%25D8%25A7%25D9%2584%25D9%2583%25D8%25B3%25D9%2588%25D8%25A9_-_%25D8%25A3%25D9%2585_%25D8%25A7%25D9%2584%25D8%25BA%25D9%2588%25D8%25B7%25D8%25A9_%25D8%25A7%25D9%2584%25D8%25BA%25D8%25B1%25D8%25A8%25D9%258A%25D8%25A9_-_panoramio.jpg/640px-Al_Kiswah_farms_from_mountain_%25D8%25A7%25D9%2584%25D9%2583%25D8%25B3%25D9%2588%25D8%25A9_-_%25D8%25A3%25D9%2585_%25D8%25A7%25D9%2584%25D8%25BA%25D9%2588%25D8%25B7%25D8%25A9_%25D8%25A7%25D9%2584%25D8%25BA%25D8%25B1%25D8%25A8%25D9%258A%25D8%25A9_-_panoramio.jpg&w=640&q=50)
Ghuta
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ghuta (arabe غوطة دمشق, Ghūṭat Dimashq) estas kampara kaj antaŭurba areo en sudokcidenta Sirio kiu ĉirkaŭas la urbon Damasko laŭlonge de ties orienta kaj suda bordoj.
Ghuta | ||
---|---|---|
oazo • antaŭurbo | ||
![]() Vido de Ghuta el la montoj ĉirkaŭ la areo. | ||
oazo, antaŭurbo [+] | ||
Lando | Sirio | |
- koordinatoj | 33° 30′ 0″ N, 36° 25′ 15″ O (mapo)33.536.420833333333 | |
![]() |
||
Ghuta | ||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4d/Damascus_SPOT_1363.jpg/320px-Damascus_SPOT_1363.jpg)
Historie, la areo disvolviĝis kiel oazo formita de la Barada rivero ĉirkaŭ la loko kie Damasko estis fondita. La araba geografo, nome Al-Mukaddasi (m. 991), mencias al-Ghuta kiel unu el ses ruraj teritorioj kiuj apartenis al la Distrikto de Damasko.[1]
Ekde antikvecaj epokoj, kanaloj elfositaj de Damaskanoj havigis irigacion de tero ambaŭflanke de Barada, pliigante la grandon de Ghuta sude kaj oriente de la urbo.[2] Apartigante la urbon el la sekaj herbejoj borde de la Siria Dezerto, Ghuta historie havigis al loĝantoj varion de cerealoj, vegetaloj kaj fruktoj.[3]
Finfine la irigacia agrikultura areo en la kamparo de Damasko atingis grandon de 370 km². En la 1980-aj jaroj, urba kresko el Damasko ekanstataŭis agrikulturan uzon per loĝejoj kaj industrio, tiele malpliigante la verdan areon.[4]
Antaŭ la Siria Enlanda Milito, la areo estis hejmo de ĉirkaŭ du milionoj da personoj,[5] sed en 2017 la loĝantaro estis ĉirkaŭkalkulita en 400,000.[6]