From Wikipedia, the free encyclopedia
La koncertdomo Gewandhaus en Lepsiko kaj du ankaŭ Gewandhaus nomitaj antaŭantaj domoj alilokaj estas ekde 1781 hejmloko de la Gewandhausorchester Leipzig, samkiel de la Gewandhaus-orgenisto, de la Gewandhaus-ĥoro, de la Gewandhaus-infanĥoro kaj diversaj ensembloj.
Gewandhaus | |||
---|---|---|---|
koncerta domo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | brutalismo vd | ||
Estiĝo | 1976 | ||
Malfermo | 8-a de oktobro 1981 | ||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Zentrum | ||
Adreso | Augustusplatz 8 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 51° 20′ 16″ N, 12° 22′ 50″ O (mapo)51.33777812.380556 | ||
| |||
Retejo | http://www.gewandhausorchester.de/ | ||
Oni konstruis la domon en 1498 en la urbocentro de Lepsiko kiel armilodomo. Post la ekuzo de la unua etaĝo kiel foirodomo de la drapaĵo- kaj lanaĵokomercistoj oni baldaŭ nomis la domon Gewandhaus.
En 1743 kuniĝis dek ses komercistoj, por fondi la koncertasocion granda koncerto. Ĝi unue konsistis el 16 muzikistoj. Post translogkiĝo en la foirdomon de la drapaĵokomercistoj en la jaro 1781 la orkesto ricevis la nomon "Gewandhausorchester".[1]
1780–1781 la urbo komisiis Johann Carl Friedrich Dauthe enkonstrui en la duan etaĝon koncertejon. La praa Gewandhaus travivis multajn praprezentadojn de gravaj verkoj de la klasika muziko, kiuj hodiaŭ apartenas al la normrepertuaro de la tutmonda koncertado. Unu el la gravaj orkestrestroj de la Gewandhaus-orkestro estis Felix Mendelssohn Bartholdy.
La 11-an de decembro 1884 oni malfermis novan koncertejon en la muzikista kvartalo sudokcidente de la malnova urbo, nomita Nova Gewandhaus. La koncertodomo ricevis grandan salonon kun 1700 sidlokoj kaj ĉambromuzika salonon kun 650 lokoj. Novembre 1936 la nazioj neniigis la Mendelssohn-monumenton, kiu staris antaŭ la koncertdomo. Post kiam dum la Dua mondmilito aliancaj bomboj detruis la koncertdomon, ĝi translokiĝis unue en provizoran konstruaĵon.
La 20-an de januaro 1977 oni ekkonstruis novan Gewandhaus en la urbocentro vidalvide de la Lepsika opererejo. La Gewandhaus estis la unua kaj ununura novkonstruaĵo de nura koncerthalo en la GDR – aliajn grandprojektojn en la GDR tamen oni ofte planis kiel multfunkciaj konstruaĵoj. Ĝin projektis kaj konceptis Rudolf Skoda. Sighard Gille kreis 1980–1981 por la promenhalo grandan plafonpentraĵon. La inaŭguran koncerton la 8-an de oktobro 1981 estris Kurt Masur, kiu estas la iniciinto por la novkonstruaĵo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.