La Germana okupo de Ĉeĥoslovakio (1938–1945) ekis per la germana aneksigo de la landlimaj regionoj de Ĉeĥoslovakio konataj kolektive kiel Sudetio, laŭ terminoj markitaj en la Munkena interkonsento. La ekskuzo de la germana estro Adolf Hitler por tiu militago estis la supozitaj ĉikano kaj subpremo suferitaj de la etne germana loĝantaro kiu vivis en tiuj regionoj. Novaj kaj etendaj ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj estis en tiu sama areo.

Thumb
Etnaj Germanoj en Saaz, Sudetio, bonvenigas la Germanajn soldatojn per la Naziisma saluto, 1938.

Post la Anschluss de Aŭstrio al la Nazia Germanio, en Marto 1938, la konkero de Ĉeĥoslovakio iĝis la venonta ambicio de Hitler. La aneksado de Sudetio en Germanio kio ekis la 1an de Oktobro 1938 lasis la ceteron de Ĉeĥoslovakio malforta, kaj ĝi iĝis senpova por rezisti postajn okupojn. Parto de la landlima regiono konata kiel Zaolzie estis okupita kaj poste redonita al Pollando post Ĉeĥoslovakio antaŭe aneksis ĝin el Pollando dum la Pol-Soveta Milito. La 15an de Marto 1939, la Germana Wehrmacht venis en la cetero de Ĉeĥoslovakio kaj, el la Praga Kastelo, Hitler proklamis Bohemion kaj Moravion la Protektorato de Bohemio kaj Moravio. La okupado finis nur per la kapitulaco de Germanio fine de la Dua Mondmilito.[1]

Germana politiko

Thumb
Sudet-Germanoj estis devigitaj trapasi apud la korpoj de 30 judinoj mortigitaj per malsatego fare de SS-trupoj.

Estas fontoj kiuj emfazas la pli favoran traktadon de ĉeĥoj dum la Germana okupado kompare kun la traktado de poloj kaj ukrainianoj. Tio estis atribuata al vido en Nazia hierarkio, ke granda proporcio de tiu popolaĉo estus "kapabla arjaniĝi," kaj el tio la ĉeĥoj ne estis submetitaj al simila grado de ĉikanado kaj organizitaj agoj de brutaleco kiel iliaj polaj similuloj suferis.[2] Tia kapablo por arjaniĝi estis subtenita de la ideo ke parto de la ĉeĥa loĝantaro havas germanan praularon. Aliflanke, la ĉeĥoj/slavoj ne estis konsiderataj de la germanoj kiel rasegalaj pro ilia klasigo kiel mikso de rasoj kun judaj kaj aziaj influoj.[3] Tio rezultis en serio de diskutoj, kiu malhonorigis tiun mikson kiel malpli valora[4] kaj, specife, la ĉeĥoj kiel "danĝeraj kaj devas esti traktataj diference el la Arjoj."[5]

Krom la absurdeco de malamikeco kontraŭ slavoj,[6] estas ankaŭ sugestoj ke la ne tiom mortiga politiko en Ĉeĥoslovakio estis parte okazigita de neceso teni la loĝantaron nutrita kaj kontenta por ke ĝi faru la ŝlosilan laboron de armilproduktado en la fabrikoj.[5] Ĉirkaŭ 1939, la lando jam servis kiel ĉefa kerno de la militproduktado por Germanio, fabrikante aviadilojn, tankojn, artilerion kaj aliajn armiloj.[7]

Ĉio tio, tamen, ne indikas, ke la ĉeĥoj estis pli bone traktitaj finfine, kiel pruvas la violentaj germanaj reprezalioj al la rezistaj iniciatoj fare de ĉeĥoj: tio rezultis en ĉirkaŭ 360.000 ĉeĥoj mortigitaj pro la milito.

Vidu ankaŭ

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.