Gerard Reve
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gerard Kornelis van het Reve (naskiĝis la 14-an de decembro 1923 en Amsterdamo, mortis la 8-an de aprilo 2006 en Zulte) estas nederlanda verkisto.
Gerard Reve | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gerard Reve | |||||
Naskonomo | Gerard Kornelis van het Reve | ||||
Naskiĝo | 14-an de decembro 1923 (1923-12-14) en Amsterdamo | ||||
Morto | 8-an de aprilo 2006 (2006-04-08) (82-jaraĝa) en Zulte | ||||
Mortis per | Alzheimer-malsano vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Etno | nederlandanoj vd | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Alma mater | Vossius Gymnasium vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Gerard van het Reve vd | ||||
Patrino | Janetta Jacoba Doornbusch vd | ||||
Gefratoj | Karel van het Reve vd | ||||
Edz(in)o | Hanny Michaelis (1948–1959) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Simon van het Reve vd | ||||
Okupo | poeto scenaristo verkisto vidartisto vd | ||||
Aktiva dum | 1940–1999 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | De Avonden ❦ Nader tot U vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Reve estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj post-militaj nederlandaj verkistoj. Li plenkreskiĝis en komunisma familio. Fininte siajn studojn de grafikisto, li debutis per poemoj en 1940 kaj per De ondergang van de familie Boslowits en 1946. Lia plej fama verko De avonden (La Vesperoj) el 1947 ankoraŭ impresas multajn. Ĝi priskribas la lastajn dek tagojn de la jaro 1946 de la vivo de Frits van Egters, kiuj estas tre cinikaj kaj la mondo aspektas tre etburĝa. La libro tamen ofte estas konsiderata humura, ankaŭ pro la arkaika stilo kiun aplikas Reve.
La persono Gerard Reve kaŭzis multan tumulton, pro sia konvertiĝo al katolikismo kaj blasfemaj diroj (li komparis Dion al azeno). Li estis samseksema, kaj pri tio ofte temas en liaj verkoj.