Geoterma centralo
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Geoterma centralo estas tipo de centralo kiu produktas elektran energion el la termika energio de termofontoj (ekzemple gejseroj). Geoterma energio estas energio de la natura varmo de Tero. Geoterma centralo uzas putojn por atingi ĝin.
En 2018 Olkario IV (Kenjo) estas la plej granda geoterma centralo en la mondo.
La unua geoterma centralo estis konstruita en la jaro 1904, en itala urbo Larderello. Ĝi povis ŝalti kvar lampojn.[1] La unua komerca centralo estis konstruita en tiu urbo, en la jaro 1911. Ĝi estas uzata ankoraŭ. Italio estis ekskluziva produktisto da geoterma energio ĝis la jaro 1958. La unua geoterma centralo da binara tipo estis konstruita en la jaro 1967, en Sovetunio.
Ekzistas kvar skemoj de aranĝaĵo de geotermaj centraloj:
Geoterma elektro konsideratas daŭripova, pro tio ke la varmo elsendata de ĝi estas malgranda kompare al la entalpio de la planedo [2].
La dissendataj gasoj de geoterma centralo estas averaĝe po 122 kg je CO2 por unu Megavato (MWh), t.e. ĉirkaŭe la okono de tiuj de klasika tipa karba termoelektra centralo. [3].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.