germana pedagogo kaj politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Georg Michael KERSCHENSTEINER (naskiĝinta la 29-an de julio 1854 en Munkeno, mortinta samloke la 15-an de januaro 1932) estis germana pedagogo.
Georg Kerschensteiner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de julio 1854 en Munkeno |
Morto | 15-an de januaro 1932 (77-jaraĝa) en Munkeno, Germanio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Bavario Germana Regno |
Alma mater | Munkena universitato |
Familio | |
Edz(in)o | Marie Kerschensteiner (en) (1917–) Sophie Kerschensteiner (en) (1886–1915) |
Okupo | |
Okupo | pedagogo universitata instruisto verkisto politikisto |
Kerschensteiner estis estinta bazlerneja instruisto, inter 1883 kaj 1895 deĵoris li gimnazie por la fakoj de matematiko kaj fiziko, kaj inter 1895 kaj 1919 kiel magistrata konsilisto en Munkeno. En 1918 li ekprofesoris en Munkeno. Sed Kerschensteiner ankaŭ politike engaĝiĝis estante inter 1912 kaj 1918 parlamentano je Reichstag por la partio Freisinnige Volkspartei.
Kerschensteiner gravis kiel pedagogia reformisto kaj proponanto de la koncepto de Arbeitsschule, do integrigo de praktikaj ekzercoj en la tradician horartabulon. Laŭ reformpedagogia maksimo li substrekis la gravecon de apogo laŭ bezonoj de la unuopaj lernantoj. Tio estu atingita ankaŭ per plia graveco de metioj en ĉiuj lernejoj.
La grava institucio Deutsches Museum nomis por li kolegion kaj de 2001 anoj de la Fizikista Societo aljuĝas Kerschensteiner-premion al sukcesaj perantoj de fizikaj konoj. Tio okazas ĉiun duan jaron.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.