From Wikipedia, the free encyclopedia
Georg HELT (* Forchheim, proksime de Bamberg, en la 1485 - Dessau, en la 6-a de marto 1545) estis germana humanisto, filologo, reformisto, teologo kaj profesoro de Joachim Camerarius, la Maljuna en la Universitato de Lepsiko.
Georgius Heltius | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1485 en Forchheim, proksime de Bamberg, Germanio | |
Morto | 6-a de marto 1545 en Dessau, Germanio | |
Religio | protestantismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Lepsiko | |
Profesio | ||
Okupo | teologo universitata instruisto vd | |
Aktiva en | Leipzig vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li studis antikvajn lingvojn kaj estis amiko de Jakobo Micyllus (1503-1558)[1] en la Lernejo de Sankta Ludgero de Johannes Murmellius (1480-1517)[2], en Münster. En 1501, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Lepsiko, kaj en 1502 li diplomiĝis kiel Bakalaŭro, kaj en 1505 li ricevis sian diplomon pri Magistreco je Liberalaj Artoj. Inter liaj lernantoj troviĝis Joachim Camerarius, la Maljuna, Sebastian Fröschel (1497-1570)[3] kaj Caspar Cruciger la malplijuna (1504-1548)[4]. Li estis rigora profesoro, sukcedanto de Jakob Henrichmann (1482-1561)[5] en la Universitato de Tubingeno, kaj devigis sian lernantaron ĉiutage parkeri leteron de Cicerono.
Helt translokiĝis el Lepsiko al Anhalt, kie li estis la unua instruisto de Joachim Ernst, princo de Anhalt (1536-1586)[6] kaj Georgo la 3-a, princo de Anhalt-Plötzkau (1507-1553)[7]. Li oficis ankaŭ kiel librobindisto de la princo Georgo la 3-a. Li eniris en la frataron de la Minoraj ordinoj kie li restis ĝis sia morto.
Georgius Heltius estis okulatestanto de la Disputo en Lepsiko[8] inter Marteno Lutero kaj Johannes Eck. En 1532 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Wittenberg kaj estis ankaŭ rektoro en Anhalt-Dessau. En 1537, li estis unu el la 43 subskribintoj de la docukmento "Tractatus de potestate papae"[9] kreita de Melanktono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.