Genseriko
reganto de vandaloj kaj analoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Genseriko (vandale Gaisarīks, latine Geisericus, germane - kiel reprezentanto de nunaj ĝermanaj lingvoj - Geiserich, Genserich aŭ Gaiserich, en multaj romanidaj lingvoj Genserico aŭ simile, signifo "lanca reganto", naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 389, mortis la 25-an de januaro 477 en Kartago), estis historie grava ĝermano el la tribo de asdingoj apartena al la etno de vandaloj, tiutempe vivantaj sur la iberia duoninsulo. Li estis reĝo respektive reganto de la vandaloj kaj alanoj inter la jaroj 428 kaj 477. Genseriko estis la fondinto de la vandala regno en la antaŭa romia provinco Africa proconsularis en nordokcidenta Afriko, ampleksanta ankaŭ la insulojn Korsiko kaj Sardinio. Post kreo de sia ŝtato, la vandaloj militmarŝis kontraŭ pliaj partoj de la Roma Imperio, kaj ili en 455 prirabis Romon. Post morto de Genseriko, ilia ŝtato malfortiĝis kaj en 534 la Bizanca militestro Belizar detruis ĝin. La vandaloj poste asimiliĝis al la loka popolo.
- Kategorio Genseriko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Genseriko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Prirabado de Romo far Genseriko, pentraĵo de Karl Brjulov, Galerio Tretjakov. | |||||
Persona informo | |||||
Geisericus | |||||
Naskiĝo | 389 en Balatono, Hungario | ||||
Morto | 25-a de januaro 477 en Kartago, Tunizio | ||||
Ŝtataneco | Vandala Regno vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Asdingoj vd | ||||
Patro | Godigisel (en) vd | ||||
Gefratoj | Gunderic (en) vd | ||||
Infanoj | Huneric (en) , Gento (en) , Theodoric (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri historio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |