From Wikipedia, the free encyclopedia
La vandala lingvo estas formortinta orientĝermana lingvo, kiun parolis la vandaloj en Iberio kaj Norda Afriko ĝis la 6-a jarcento.
vandala lingvo | |
mortinta lingvo • antikva lingvo | |
---|---|
Orientĝermana lingvaro | |
Parolata en | Iberio kaj Norda Afriko ĝis la 6-a jarcento |
Parolantoj | 0 |
Denaskaj parolantoj | formortinta |
Skribo | ne |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa lingvaro | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | gem (kaj ceteraj ĝermanaj lingvoj) |
ISO 639-3 | xvn |
Glottolog | vand1245 |
Angla nomo | Vandalic |
Franca nomo | vandale |
La vandaloj dum la eŭropa popolmigrado de la 4-a kaj 5-a jarcento setlis en norda Portugalio plus Galegio kaj en suda Hispanio, sekvante aliajn ĝermanajn kaj neĝermanajn popolojn (visigotojn, alanojn kaj suebojn), antaŭ ol plumoviĝi al norda Afriko dum la jaro 429.
Oni scias tre malmulte pri la lingvo krom ke ĝi apartenis al la orientĝermana lingvaro kaj estis proksime parenca al la gota lingvo. Malgranda nombro de personaj nomoj el vandala origino transiris al la hispana lingvo.
Frazo en vandala lingvo estas Froia arme, kiu signifas « Sinjoro, kompatu » kiel la malnova greka « Κύριε ἐλέησον » (Kýrie e̍léêson).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.