Generalo Prim
From Wikipedia, the free encyclopedia
Juan PRIM aŭ Joan Prim i Prats (Reus, 12-a de decembro 1814 – Madrido, 30-a de decembro 1870), grafo de Reus, markizo de Castillejos kaj vicgrafo de Bruc, estis militisto kaj politikisto (progresisma hispana) de la 19a jarcento, kaj ĉefministro de Hispanio.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi
En sia militista vivo li partoprenis en la Unua Karlisma Milito kaj en la Unua Milito de Rif, kie li montris bonkvalitajn estrokapablojn, kuraĝon kaj sentimecon. Post la Revolucio de 1868 li iĝis unu el la plej influaj en la tiama Hispanio, permesante la surtronigon de la Savoja dinastio en la persono de Amadeo la 1-a. Li mortis murdita iom poste.
- Kategorio Generalo Prim en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)