From Wikipedia, the free encyclopedia
Gene Sedric, fakte Eugene Hall Sedric, (* 17-an de junio 1907 en Sankta-Luiso; † 3-an de aprilo 1963 en Novjorko) estis usona tenorsaksofonisto kaj klarnetisto.
Gene Sedric | |
---|---|
Gene Sedric, Danny Settle, Slick Jones, Mary Lou Williams kaj Lincoln Mills, prezentado en The Place, Novjorko, proks. julion de 1946. Foto de William P. Gottlieb | |
Persona informo | |
Naskonomo | Eugene Hall Sedric |
Naskiĝo | 17-an de junio 1907 en Sankta Luiso |
Morto | 3-an de aprilo 1963 (55-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | klarnetisto ĵazmuzikisto saksofonisto komponisto |
Li estis filo de la ragtimopianisto Paul „Can Can“ Sedric. Antaŭ ol li komencis labori en 1934 ĉe Fats Waller, li jam estis pasiginta jam etan muzikistan karieron, ludis en la bando de Charlie Creath (1922), en la plezurŝipo-bandoj de Fate Marable kaj Dewey Jackson, poste en la bandegoj de Sam Wooding (1923 ĝis 1934) kaj Fletcher Henderson. En 1938 unuafoje ekestis sonregistraĵoj je propra nomo; en 1943 li havis propran bandon; en la 1940-aj jaroj li laboris ankaŭ kun Jimmy McPartland, Bobby Hackett kaj Phil Moore. En la 1950-aj jaroj li laboris i.a. kun Mezz Mezzrow (1953 en Francujo, kie li surdiskigis por diskeldonejo Swing) kaj Conrad Janis.
Sedric validis kiel majstro de granda sono kaj estis klarnetinstruisto de Woody Allen.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.