From Wikipedia, the free encyclopedia
La gena lingvo (Gen, ankaŭ nomata Gẽ, Gen-Gbe, aŭ Mina) estas lingvo el la gbea lingvaro. La lingvo estas parolata en la marborda sudoriento de Togolando, do en ties regiono Maritime, sed ankaŭ en eta parto de la departemento Mono en la pleja sudokcidento de Benino. Laŭ la interreta paĝaro "Ethnologue" (vidu sub retaj ligiloj), ekzistas 200 900 parolantoj de la lingvo en Togolando kaj pliaj 126 000 en Benino - do sume 327 000. La gbea lingvaro apartenas al la kvaa lingvaro, branĉo de la niĝerkonga lingvofamilio, kaj dispartigeblas krom la gena al kvar pliaj ĉefaj lingvoj respektive dialektaroj: la evea (Ewe), fonua (Fon) kaj aĝa (Aja ) lingvoj, plus la grupo de fla-feraaj lingvoj (Phla-Pherá).
Gena lingvo | |
Gen | |
Distribuo de la ĉefaj lingvoj el la gbea lingvaro[2]: oranĝkoloras la regionoj de la gena lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Gbea lingvaro | |
Parolata en | sudorienta Togolando, sudokcidenta Benino |
Denaskaj parolantoj | proksimume 320.000 |
Skribo | Latina skribo |
Lingvistika klasifiko | |
Niĝerkonga lingvaro
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | hwl |
ISO 639-3 | gej |
SIL | HWL |
Glottolog | genn1243 |
Angla nomo | Gen |
Franca nomo | gen |
La gena lingvo apartenas al la tonaj lingvoj, analizaj lingvoj kaj la baza vortordo estas Subjekto Verbo Objekto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.