Gemini 11
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gemini 11 (oficiale Gemini XI))[1] estis la naŭa homporta kosmofluga misio de la Projekto Gemini de la NASA, kiu flugis el la 12a al la 15a de Septembro, 1966. Ĝi estis la 17a homporta usona kosmoflugo kaj la 25a kosmoflugo ĝis tiam (tio inkludas flugojn per X-15 de ĉirkaŭ 100 kilometroj (54 nmi)). Astronaŭtoj Charles "Pete" Conrad, Jr. kaj Richard F. Gordon Jr. plenumis tiun unuan rektan ascendon (unua orbito) al rendevuo kun la celvehiklo Agena Target Vehicle, kunigante kun ĝi unu horon kaj tridek-kvar minutojn post lanĉo; uzis la rakedmotorn de Agena por atingi mondan rekordon de alto - apsida terorbito; kaj kreis malgrandan kvanton de artefarita gravito havante la du kosmoŝipojn konektitaj per ligilo. Gordon ankaŭ plenumis du eksterveturilajn agadojn dum totalo de 2 horoj kaj 41 minutoj.