From Wikipedia, the free encyclopedia
Gemerček | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 980 31 (pošta Hodejov) | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 96 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 19′ N, 20° 0′ O (mapo)48.31666719.993333 [+] | ||
Alto | 246 m [+] | ||
Areo | 11,67 km² (1 167 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gemerček [+] | |||
Gemerček, hungare Kisgömöri estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.
Gemerček situas laŭ rojo, fine de sakovojo. Rimavská Sobota troviĝas aere 7, voje 18 km-ojn.
La vilaĝo estis unue menciita ekde jaro 1268 en formoj "Gemery, Gwmory, Gewmeri, Gwmery". En 1554 la turkoj, en 1683 la poloj detruis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Kisgömöri 225 da homoj, (222 hungaroj, 2 slovakoj, unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon Kisgömöri apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Kisgömöri rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj deportiĝis, la restantoj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume alvenis slovakoj. En 2001 loĝis en Gemerček 117 da homoj, (98 hungaroj, 19 slovakoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.