La Gaznavida dinastio (perse غزنویان ġaznaviyān) estis Persia[1] islama dinastio de Tjurka mamluka deveno,[2] kiu je sia plej granda etendo regis en grandaj partoj de Irano, Afganio, multo de Transoksiano kaj la nordokcidento de la Hindia subkontinento (parto de Pakistano) el 977 ĝis 1186.[3][4][5] Tiu dinastio estis fondita de Sebuktigin post lia sukcedo en la regado de la regiono de Gazni post la morto de lia bopatro, nome Alptigin aŭ Alptegin, kiu estis elrompinta eks-generalo de la Samanida Imperio el Balĥo, norde de Hindukuŝo en Granda Ĥorasano.[6]

Rapidaj faktoj Dinastio, dinastio ...
Gaznavidoj
Dinastio
dinastio
Apero 962 vd
Lando Gaznavida Imperio vd
Religio islamo sunaismo vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Sabuktigin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi
Thumb
La Gaznavida Imperio en ĝia plej granda ekspansio.

Kvankam la dinastio estis de tjurka deveno el Centra Azio, ĝi estis tuj persiigita en aferoj de lingvo, kulturo, literaturo kaj kutimoj[7][8][9][10] kaj pro tio ĝi estas rigardita amplekse ankaŭ kiel "Persia dinastio".[11]

La filo de Sebuktigin, nome Mahmud de Gazni, deklaris sendependecon el la Samanida Imperio[12] kaj etendis la Gaznavidan Imperion al la Amudarjo, la Induso kaj la Hinda Oceano oriente kaj ĝis Rej kaj Hamadano okcidente. Sub la regado de Mas'ud la 1-a, la Gaznavida dinastio elperdis kontrolon super siaj okcidentaj teritoriojn al la Selĝukoj post la Batalo de Dandanakan, rezulte en limigo de sia teritorio al tiu de la nuntempaj Afganio, Pakistano (Panĝabo kaj Baluĉio).[13][14] En 1151, Sultano Bahram Ŝah perdis Gazni al la Gurida reĝo Ala al-Din Husajn.

Vidu ankaŭ

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.