Garegin Nĵdeh
From Wikipedia, the free encyclopedia
Garegin NĴDEH aŭ Garegin Ter-Harutjunjan (armene: Գարեգին Նժդեհ) (n. la 1-an de januaro 1886, Naĥiĉevano - m. la 21-an de decembro 1955, Siberio) estis ŝtatisto de Armenio, membro de la armena milico kaj politika pensisto. Eksa ano de la partio Daŝnako, kiu enmiksiĝis en revoluciaj aktivaĵoj en Armenio, Bulgario kaj Rusio[1][2].
Garegin Nĵdeh | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Գարեգին Նժդեհ | |||||
Naskonomo | Գարեգին Եղիշեի Տեր-Հարությունյան | ||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1886 (1886-01-01) en Güznüt | ||||
Morto | 21-an de decembro 1955 (1955-12-21) (69-jaraĝa) en Vladimir Central Prison, Vladimira provinco, Sovetunio | ||||
Tombo | Spitakavor Monastery (en) grave of Garegin Nzhdeh (en) vd | ||||
Lingvoj | armena vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Respubliko Montara Armenio Armena Demokratia Respubliko Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato vd | ||||
Partio | Armena Revolucia Federacio (1908–) vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patrino | Tiruhi Gyulnazaryan (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militisto fedayeen (en) filozofo politikisto verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post la deklaro de la sendependeco de la Armena Demokratia Respubliko, Garegin Nĵdeh estis proklamita kiel ĉefministro kaj ministro pri Defendo. Foriris el Armenio post la venko de la bolŝevikoj kaj la Ruĝa armeo, kaj partoprenis en revoluciaj aktivaĵoj en Irano, Turkio, Bulgario kaj Usono[3][4].
Garegin vizitis la armenajn komunumojn de Usono kaj Kanado, kie li plifortigis la komunumojn starigitajn de li kaj ankaŭ fondis tie la Movadon de la Armena Junularo nomata Ceghakron (armene: Ցեղակրոն). En 1933, el tiu movado naskiĝis la fondaĵo Armena Junulara Federacio, la junulara sekcio de la Armena Revolucia Federacio, en Bostono, Masaĉuseco.
En 1944, Garegin Nĵdeh estis arestata de la soldatoj de Stalino en Bulgario. Forpasis en karcero de Sovetunio. Unu el la metrostacioj de la metroo de Erevano portas lian nomon[5][6].