![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5d/Supertree_Grove%252C_Gardens_by_the_Bay%252C_Singapore_-_20120712-02.jpg/640px-Supertree_Grove%252C_Gardens_by_the_Bay%252C_Singapore_-_20120712-02.jpg&w=640&q=50)
Gardens by the Bay
parko en Singapuro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gardens by the Bay (ĝardenoj ĉe la golfo) estas futurisma natura parko de 101 hektaroj de reakirita lando[1] en la centro de Singapuro, apude de la Marina Akvorezervujo. Unu el ĝiaj plej rimarkindaj karakterizoj estas la artefaritaj arbegoj en formo de metalo: feraj konstruaĵoj en kiuj veraj plantoj interplektiĝas kaj iom post iom kreskas ĝis ili ekaspektas kiel eksterplanedaj arboj. Priskribi ne eblas: vidu la fotogalerion. La projekto ricevis premiojn en la tuta mondo pro ĝia unikeco karakterizita de simbiozo inter naturo, tekniko kaj urbego.
Gardens by the Bay | ||
---|---|---|
![]() | ||
urba parko, vidindaĵo [+] | ||
Lando | Singapuro | |
Koordinatoj | 1° 17′ 0″ N, 103° 51′ 55″ O (mapo)1.283319103.86527 [+] | |
![]() |
||
Gardens by the Bay | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d4/Supertree_Grove%2C_Gardens_by_the_Bay%2C_Singapore_-_20120630-04.jpg/640px-Supertree_Grove%2C_Gardens_by_the_Bay%2C_Singapore_-_20120630-04.jpg)
La parko konsistas el tri apudakvaj ĝardenoj: Golfo Suda Ĝardeno, Golfo Orienta Ĝardeno kaj Golfo Centra Ĝardeno. La plej granda de la ĝardenoj estas Golfo Suda Ĝardeno kun 54 hektaroj.
Ĝardenoj ĉe la Golfo estas parto de strategio de la singapura registaro por transformi Singapuron de "Ĝardena Urbo" al "Urbo en Ĝardeno". La deklarita celo estas levi la vivkvaliton tra la akcelo de verdaĵoj kaj vegetaĵaro en la urbo.
La parko estas tre populara: 6,4 milionoj da vizitantoj en 2014[2] kaj 20 milionoj da vizitantoj en novembro 2015.