![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/92/Piero_Pollaiuolo_Portrait_of_Galeazzo_Maria_Sforza.jpg/640px-Piero_Pollaiuolo_Portrait_of_Galeazzo_Maria_Sforza.jpg&w=640&q=50)
Galeazzo Maria Sforza
From Wikipedia, the free encyclopedia
Galeazzo Maria SFORZA (naskiĝis en Fermo, en la 24-a de januaro 1444 - mortis en Milano, en la 26-a de decembro 1476) estis Duko de Milano, filo de Francisko Sforza kaj frato de Filippo Maria Sforza.
Lia nomo estis elektita de la pripatrina avo Filippo Maria Visconti kiu atribuis la nomon Galeazzo memore de sia patro Gian Galeazzo Visconti (1351-1402)[1]. Kiam lia patro mortis, Galeazzo Maria troviĝis en Francio estre de militisma ekspedicio sendita de Francisko Sforza por apogi la reĝon Ludovikon la 11-an, kiu batalis kontraŭ la grandaj feŭdestrojn ĉefitajn de Karlo la Brava, duko de Burgonjo. Galeazzo, vokita de sia patrino, reiris al Milano post aventurplena vojaĝo farita trapasante kaŝe la teritorion de la malamika duko de Savojo kaj li eĉ devis rifuĝiĝi kelktage en preĝejo de Novalesa, proksime de Susa, por eskapi el embusko.