From Wikipedia, the free encyclopedia
La Gajalo (Bos frontalis) estas granda bruto kiu estas la malsovaĝigita formo de la gaŭro. Gajaloj plej oftas en Bangladeŝo kaj la nordorientaj regionoj de Barato kiel ekzemple la ŝtato de Arunaĉal-Pradeŝo.
En sia unua priskribo de 1804, Aylmer Bourke Lambert uzis la dunomon Bos frontalis por hejma specimeno verŝajne de Ĉitagongo.[1]
La plej multaj aŭtoroj adoptis la dunoman Bovon frontalis , de la bredospecio, ankaŭ kiel valida por la taksono.[2]
Por la Adioj (Bangni-Bokar Lobaoj), la posedo de gajalo estas la tradicia ekfonto de riĉeco de familio. Gajaloj ne estas melkitaj aŭ laborigitaj, sed kun suplementa prizorgo paŝtas en la arbaro, ĝis ili estas rite buĉitaj aŭ mortigitaj por loka konsumo.
La Gajalo estas la oficiala ŝtatobesto de Arunaĉal-Pradeŝo kaj Nagalando. Gajaloj ludas gravan rolon en la societa vivo de la homoj en Arunaĉal-Pradeŝo. Geedziĝoj ne estas fiksitaj ĝis la familio de la novedzo donas almenaŭ unu gajalon al la domanaro de la novedzino.
Gajaloj estas forlasitaj en la arbaro, kie ili kutime restas ene de malgranda perimetro. Inoj estas kutime agresemaj kiam kun bovidoj, kaj ekzistas kazoj kiam homoj estis grave vunditaj, kornumitaj fare de gajalino. Maskloj estas kutime pli obeemaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.