Orienta Germanio
eksa ŝtato en centra Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Orienta Germanio (germane Ostdeutschland), oficiale la Germana Demokratia Respubliko (GDR; Deutsche Demokratische Republik, prononco laŭ sistemo IFA [ˈdɔʏtʃə demoˈkʁaːtɪʃə ʁepuˈbliːk] aŭ pli simple [DOJĉe demoKRAtiŝe repuBLIK]], aŭskulti, DDR, [ˌdeːdeːˈʔɛʁ], aŭskulti), de 1949 ĝis 1990 estis ŝtato en centra Eŭropo. Ĝi ekzistis samtempe kun la Federacia Respubliko Germanio (FRG), kiu konatiĝis kiel Okcidenta Germanio. Ambaŭ germanaj ŝtatoj kreiĝis post la Dua Mondmilito, en kiu la Nazia Germanio estis malvenkinta. La alianco kontraŭ la nazioj, kiu konsistis el Britio, Usono kaj Francio en okcidento kaj Sovetunio en oriento, post la milito disfalis en la okcidentajn, demokratiajn aliancanojn kaj la komunisma Sovetunio.
Germana Demokratia Respubliko (GDR) | |||||||||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||
historia lando • satelita ŝtato • ŝtato | |||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | Berlin, Hauptstadt der DDR (Berlino, ĉefurbo de GDR) kutima termino en okcidentaj landoj: Orienta Berlino | ||||||||||||||||||
Areo: |
ĉ. 108.300 km² | ||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
ĉ. 16 milionoj (en 1989) | ||||||||||||||||||
Nacia konsisto: |
|||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||
Pereo: |
|||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
Pro la reciproka ekskluzivado de tiuj politikaj kaj ekonomiaj sistemoj, estiĝis malamikeco, kaj oni dividis la malvenkintan Germanion en tri partojn, el kiuj la plej orienta parto, el kiuj praktike ĉiuj germanoj forpeliĝis, doniĝis al administrado de Pola Popola Respubliko kaj Sovetunio, kiuj konsideris la akiraĵojn nova parto de sia ŝtata teritorio. La antaŭ 1945 centra kaj nun "orienta" parto de Germanio, kiu ekde 1945 estis la Soveta okupacia zono, orientiĝis laŭ la soveta sistemo. Kiam la Malvarma Milito inter Sovetunio kaj la okcidentaj potencoj finis kaj Sovetunio disfalis, la GDR-ŝtato dissolviĝis kaj ĝia teritorio iĝis parto de la Federacia Respubliko Germanio. Tiu estas la ĝishodiaŭa germana ŝtato.