Gúdar-Javalambre
komarko de provinco Teruelo From Wikipedia, the free encyclopedia
komarko de provinco Teruelo From Wikipedia, the free encyclopedia
Gúdar-Javalambre estas komarko de Aragono (Hispanio) situa en la sudoriento de la provinco Teruelo. Ties ĉefurbo estas Mora de Rubielos. Ĝi estas inter la Komunumo de Teruelo okcidente kaj Valencilando oriente. La komarko Gúdar-Javalambre kun la Komunumo de Teruelo kaj Sierra de Albarracín okupas la sudan duonon de la provinco.
La komarko enhavas la jenajn 24 municipojn:
Situa en la sudoriento de la provinco lime kun Kasteljono. La oficiala censo en 1a de januaro 2021 estis 7 575 loĝantoj dise en 24 municipoj. La komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos.
La komarko estas dividita per la Depresio de Sarrión kaj la rivero Mijares en du montaroj, nome Javalambre kaj Gúdar, kies maksimumaj altitudoj estas 2020 kaj 2024 metroj respektive. El media vidpunkto ambaŭ posedas areojn kun grava biodiverseco kaj havigas akvokvanton al la baseno de la riveroj Mijares kaj Turia. Ĉefaj arbaroj estas pinaroj de Halepa pino (Pinus halepensis); de nigra pino (Pinus nigra subsp. salzmannii); de pinastro (Pinus pinaster); de arbara pino (Pinus sylvestris); de altmontara pino (Pinus uncinata); kaj alitipaj arbaroj de juniperoj (Juniperus thurifera); de Portugala kverko (Quercus faginea) kaj anzino (Quercus rotundifolia); kaj de avelarboj (Corylus avellana).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.