la studo de eblaj, verŝajnaj, aŭ preferindaj estontecoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Futurologio estas la scienco kiu celas antaŭdiri estontajn disvolviĝojn surbaze de ekzistantaj kondiĉoj[1]. Futurologio estas ofte esplorkampo por registaroj kaj entreprenoj en la kunteksto de ilia kreado de strategia politiko.
Futurologio traktas la studon de la estonteco kaj tiel formas la kontraŭon de historio. Futurologio estas ofte konfuzata kun sciencfikcio.
Ossip K. Flechtheim nomigis la sciencon de la estonteco-esploro kiel futurologio kiam li komencis en la 1940-aj jaroj paroli kaj verki pri tio kion li nomis futurologio[2]. Rolf Kreibich difinis en 2006 futurologion kiel "la scienca okupiĝo pri eblaj, dezirindaj kaj probablaj estontaj disvolviĝoj kaj eblaj dezajnoj, samkiel iliajn kondiĉojn en la pasinteco kaj estanteco."[3] Ĉi tiu difino estas vaste akceptata en la sciencaj futurologiaj medioj tutmonde.
La biologo kaj futurologo Joel de Rosnay iam deklaris ke: "la mem-elekto de la angla kiel oportuna sed limigita Esperanto, estus probable portempa fenomeno en atendo de individuaj traduksistemoj en reala tempo".[4]
En ĝiaj esplorlaboroj publikigitaj en marto 2007 (GEAB Ne 13) pri la temo "Kiuj lingvoj la eŭropanoj parolos en 2025," la "Laboratoire européen d’anticipation politique" 2020 (LEAP, Laboratorio Eŭropa de Anticipa Politiko) antaŭvidas la grandan "revenon de la germana lingvo", "la revivigon de la franca lingvo" kaj "la finon de la angla-usona (globish) kiel hegemonia lingvo de la moderneco." kiu ne plu estus socie diskriminacia[4]. En ĉiu decido pri lingvo(j), ideologio, deziro kaj la politiko estas implikitaj, por trejni la sintenojn de akcepto aŭ rifuzo[5].
La World Futures Studies Federation[6] ofertas tutmondajn estontecoprogramojn kaj kursojn en tia maniero ke ĝi konatigos la studentojn kun multaj novaj ideoj kaj manieroj pensi pri "la estonteco" kaj iliaj propraj "preferataj estontecoj", rilate al kernaj demandoj kiel: Kio estas "la estonteco"? Ĉu la estonteco estas tempo ankoraŭ venonta? Aŭ ĉu ĝi estas utopiejo? Ĉu la estonteco havas historion? Ĉu estas nur unu estonteco aŭ ĉu ekzistas multaj eblaj estontecoj? Ĉu eblas antaŭdiri la estontecon? Aŭ ĉu ni kreas niajn proprajn estontecojn: ĉu ambaŭ niajn esperitajn kaj timitajn pensojn, sentojn kaj agojn? Ĉu ni povas pristudi la estontecon? Kaj se jes, kiel?[6]
Organizoj kiel ekzemple Teach the Future[7] (Instruu la estontecon) ankaŭ celas antaŭenigi estontecostudojn en la mezlerneja instruplano por evoluigi strukturitajn alirojn al pensado pri la estonteco ĉe gelernantoj. La pravigo por tio estas ke kompleksa alproksimiĝo al pensado pri antauvido kaj planado por la estonteco estas kerna lertecopostulo kiun ĉiu studento devus havi, simila al legoscia kaj matematika lertecoj.
Diversaj metodoj por pristudi la estontecon estas:
Krome eblas pripensi diversajn scenarajn studojn rilate al :
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.