![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/a/a8/Furfuryl_phenylpropanoate3D.png/640px-Furfuryl_phenylpropanoate3D.png&w=640&q=50)
Furfurila fenilpropionato
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Furfurila fenilpropionato aŭ 3-fenilpropionato de furfurilo estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la fenilpropionata acido kaj furfurila alkoholo. Furfurila fenilpropionato estas senkolora likvaĵo kun agrabla odoro, uzata kiel gustigagento kaj odorigagento en la nutrondustrio kaj en la fabrikado de kosmetikaĵoj kaj farmaciaĵoj. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Furfurila fenilpropionato estas malmulte solvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Furfurila fenilpropionato reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj kaj posedas antifungajn kaj antibakteriajn proprecojn.
Furfurila fenilpropanato | ||
![]() | ||
Plata kemia strukturo de la Furfurila fenilpropionato | ||
![]() | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Furfurila fenilpropionato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora likvaĵo kun agrabla odoro | |
Molmaso | 230,257 g·mol−1 | |
Solvebleco | Akvo:Nesolvebla | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 | |
Sekureco | S23 S24/25 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| |
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |