![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6b/Starr_061109-1490_Arachis_pintoi.jpg/640px-Starr_061109-1490_Arachis_pintoi.jpg&w=640&q=50)
Furaĝa ternukso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Furaĝa ternukso, Arachis pintoi estas furaĝa planto indiĝena en savana vegetaĵaro de centra okcidento de Brazilo. Ĝi apartenas al la valoj de la supra San-Francisko kaj 'Jequitinhonha' riveroj en Minas-Ĝerajso. Ĝi ricevis la nomon de la brazila botanikisto Geraldo Pinto, kiu unue kolektis la planton ĉe la loko 'Boca do Córrego', município de Belmonte (ŝtato Bahio) en 1954 kaj sugestis ĝian valoran uzon kiel furaĝo. La specio estis priskribita unue de A. Krapovickas kaj W. Gregory en 1994.
![]() | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Arachis pintoi Krapov. & W.C.Greg. 1994 | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
Ĉi tiu sovaĝa plurjara parenco de la ordinara ternukso gravegis por plibonigi paŝtejojn en la tropikoj. Ĝia stoloneca kreskokutimo, subtera semoproduktado, alta furaĝa kvalito, kaj akceptebleco al paŝtantaj brutoj havas specialan valoron. Ĝi estas vaste uzata en tropikaj paŝtaj sistemoj por remaĉuloj.[1] La plej ofta kulturvario unue estis liberigita en 1989 kiel cv. 'Amarillo' en Aŭstralio. Poste, ĝi estis liberigita kiel cv. "Mani Forrajero Perenne" en Kolombio en 1992. Ĝi estis vaste distribuita en la tropikoj kiel aliĝo CIAT 17434.