From Wikipedia, the free encyclopedia
Friedrich Wilhelm LOMLER (naskiĝinta la 1-an de oktobro 1774 en Schleusegrund-Ernstthal, mortinta la 3-an de aŭgusto 1845 en Saalfeld) estis germana teologo kaj verkisto.
Post la frua morto de la patro (ĉefa arbaristo) Lomler translokiĝis al la avino je Eisfeld, kie li devis kun la gefratoj baldaŭ helpi perlabori la vivon. Apogite fare de lernejestro Johann Werner Krauß li rajtis lernanti ĉe Hennebergia Gimnazio en Schleusingen. En 1795 li estis privata instruisto ĉe la familio de Gotthelf Greiner, la sekvantan jaron je Wallendorf (Neuhaus). De 1800 li studis filologion ĉe la universitato de Lepsiko.
De 1802 Lomler paroĥestris en Weitersroda (Hildburghausen) kaj fariĝis predikisto en 1805 en Hildburghausen kaj paroĥestro en Häselrieth (Hildburghausen). Superintendanteco lia komenciĝis en 1819 en Heldburg kaj en 1829 li estis supera pastoro, superintendanto kaj kortega predikisto en Saalfeld.
Fondis li en la jaro 1802-a la kurte ekzinstantan periodaĵon "Chronik für Franken". De 1822 li eldonis por la daŭro de dek jaroj la porpredikistan gazeton "Praktische Predigerzeitung als Beiblatt zur Allgemeinen Kirchenzeitung". En 1830 la universitato de Jena aljuĝis al li honoran doktorecon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.