From Wikipedia, the free encyclopedia
Friedrich (Fritz) UHLMANN (1881-1938), estis svisa esperantisto, framasono. Li estis medicinisto, kaj laboris en Schussenried, Virtembergo
Uhlmann verkis lernolibron, vortareton, tradukis "Kulturceladoj de la nuntempo" de Auguste Forel en 1911. Li kunlaboris al la revuoj "Esperanto", "Monda Poŝto", "Internacia Medicina Revuo", "Vespera Horo".
Friedrich Uhlmann vizitis la gimnazion en Burgdorf kaj Berno kaj studis poste medicinon en la universitatoj de Berno, Zuriko, Bruselo (Belgio), Parizo (Francio) kaj Halle (Germanio). En 1907 li doktoriĝis kaj poste eklaboris kiel kuracisto en Huttwil, Kantono Berno, kie li en 1910 publikigis la Esperanto-revuon Verda Horo. En 1918 li fariĝis privatdocento pri farmakologio en la Universitato de Berno.[1]
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
UHLMAN (ulman) Fr. , germanlingva sviso, d-ro med. Verkis lernolibron, vortareton, trad. „Kulturceladoj de la nuntempo“ de Forel, 1911. Kunlaboris al ,E‘, „Monda Poŝto“, „Int. Med. Revuo“, „Vespera Horo“. |
Uhlmann estis aŭtoro de la unua framasonista ritualo en Esperanto, membro de la loĝio «Freundschaft und Beständigkeit», fondinto kaj seĝomastro de la loĝio «Zum Fels am Rhein», poste «Osiris», prezidanto de la «Allgemeine Freimaurerliga», aŭtoro de libro pri AASR, de la tri kateĥismoj kaj de la «Grosse Werklehre der Freimaurerei».
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.