![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/48/NicolaiCF.jpg/640px-NicolaiCF.jpg&w=640&q=50)
Friedrich Nicolai
germana verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Christoph Friedrich NICOLAI [fridriĥ NIkolaj] (naskiĝis la 18-an de marto 1733 en Berlino, mortis la 8-an de januaro 1811) estis germana verkisto kaj eldonisto.
Friedrich Nicolai | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Christoph Friedrich Nicolai | |||||
Naskiĝo | 18-an de marto 1733 (1733-03-18) en Berlino | ||||
Morto | 8-an de januaro 1811 (1811-01-08) (77-jaraĝa) en Berlino | ||||
Tombo | vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio ![]() | ||||
Alma mater | Joachimsthalsches Gymnasium (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Christoph Gottlieb Nicolai (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Gottlob Samuel Nicolai (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Samuel Friedrich Nicolai (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Gabriel Wunderlich • Danyel Seuberlich • Simon Ratzeberger • Jeremias Reibedanz • Coelius Serotinus vd | ||||
Okupo | verkisto eldonisto ![]() | ||||
Aktiva en | Berlino • Szczecin • Altona • Frankfurto ĉe Odro vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q66252724 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis kiel filo de eldonisto kaj librovendisto. Post kelkaj jaroj en Frankfurto ĉe Odro li en la jaro 1752 eklaboris en la oficejo de sia patro, kies estro li ses jarojn poste fariĝis.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/01/Friedrich_Nicolai.jpg/640px-Friedrich_Nicolai.jpg)
El amikaj rilatoj kun Gotthold Ephraim Lessing kaj Moses Mendelssohn postrestis leteroj kaj du literaturkritikaj revuoj.
Grandajn sukcesojn Nicolai gajnis eldonante revuojn kiel la Allgemeine Deutsche Bibliothek, kiu de 1765 ĝis 1792 recenzis beletrajn kaj sciencajn librojn kaj fariĝis la plej grava tiuspeca verko en la germana lingvo.
Per aliaj - ĉefe parodiaj kaj satiraj - verkoj li tamen altiris ĉefe mokon kaj koleron.