Je multaj kordinstrumentoj la prentabulo estas subdividita per fretoj, kiuj kaŭzas la plimallongigon de la kordoj kaj per tio la ŝanĝadon de la tonalto, kiam la ludanto metas la fingron sur aŭ inter ili.

Thumb
prentabulo kun fretoj
Thumb
4-korda, senfreta basgitaro kun fretecaj markoj

Priskribo

Elorigine la fretoj estis el ŝnuro aŭ intesto kaj ligitaj ĉirkaŭ la kolon (kiel ĉe la gambovjolo), nuntempe la plej multaj instrumentoj havas fretojn el metalo, enigitajn en la prentabulon. Ĉe la gitaro la fretoj plejparte estas elstaraĵoj farita el alpakadrato kaj enigitaj en la prentabulon.

Aliaj kordinstrumentoj ne havas fretojn, ekz. la anoj de la violonfamilio. Ĉe la violonĉelo kaj la kontrabaso tamen fretoj estis kutimaj ĝis la 18-a jarcento. En la pop- kaj rok-muziko troviĝas la senfreta elektra basgitaro. Tiu ĉi postulas de la ludanto pli altan gradon da precizeco por trafi la ekzaktajn tonojn. Krome la sono de la instrumento ŝanĝiĝas; ĝi aŭdiĝas „zuma“ aŭ „mola“.

Je la plej multaj instrumentoj la tonalto ŝanĝiĝas de freto al freto je duontono. Esceptoj estas diatonaj kordinstrumentoj kiel la dulcimero, je kiuj troviĝas duon- kaj plentono-paŝoj.

Ĉi-sekva bildo klarigas, kiel fretoj efikas dum la prenado de la kordoj:

Thumb

Freta kaj oktava akurateco

La freta akurateco signifas la ĝustan lokigon de la fretoj unu kun la alia, dum kiam la oktava akurateco rilatas al la ĝusta proporcio inter mezuro kaj ekspono de la fretoj.

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.