Frank Patrick Herbert (8-a de oktobro 1920 – 11-a de februaro 1986) estis kritike laŭda kaj komerce sukcesa sciencfikcia verkisto. Li estas plej konata pro la romano Dune, kaj la kvin aliaj romanoj de la serio Dune. La sagao Dune traktas temojn kiel homa trovivo kaj evoluo, ekologio, kaj la intersekcio de religio, politiko, kaj povumo. Ĝi estas vaste konsiderata kiel unu el la klasikaĵoj de sciencfikcio.
En siaj sciencfikcioromanoj, Herbert esploris kompleksajn temojn ligitajn al filozofio, religio, psikologio, politiko kaj ekologio, kiuj siavice inspiris multajn el liaj legantoj iĝi interesitaj pri tiuj kampoj. La mova forto en la verkado de Herbert estis lia fascino kun la demando de homa supervivo kaj evoluado. Herbert altiris fanatikan admirantaron, kaj multaj el ĉi tiuj adorantoj provis legi ĉion, kion li verkis, ĉu ĝi estis sciencfikcio aŭ ne, kaj foje Herbert eĉ estas konsiderita guruo. Fakte, la sindonemo de liaj fanoj estis foje tiel devota ke li estis akuzita de provi krei kulton.
Ekzistas pluraj centraj temoj en la verkado de Herbert:
Tamen notindas ke Herbert sisteme evitis doni solidajn respondojn al multaj el la demandoj kiujn li esploris.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.