pola militara komandanto From Wikipedia, the free encyclopedia
Franciszek Kornicki (naskiĝis la 18-an de decembro 1916 en Wereszyn (distrikto Hrubieszowski), mortis la 16-an de novembro 2017 en Worthing) – pola militara komandanto, subkolonelo de Pola Aerarmeo en Britio, post la Dua Mondmilito majoro (Squadron Leader) de Reĝa Aerarmeo, estis la lasta vivanta komandanto de pola skadro el la mondmilita periodo (Batalo de Anglio).
Franciszek Kornicki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1916 en Wereszyn |
Morto | 17-an de novembro 2017 (100-jaraĝa) en Worthing |
Mortokialo | Korinfarkto |
Lingvoj | pola • angla |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Aviation Cadet School in Dęblin (en) |
Okupo | |
Okupo | militpiloto oficiro |
Fruaj jaroj
Franciszek Kornicki naskiĝis en vilaĝo de Lublinio kiel la 6-a filo de Łukasz kaj Aniela. Li frekventis bazlernejon en sia vilaĝo, kaj poste gimnazion en Hrubieszów. Estis akceptita al Lernejo de Substandardistoj de Aviado en Dęblin, kiun finis kun la 3-a loko el inter 173 diplomitoj de la XII promocio. Aŭguste 1939 estis direktita al la 162 Skadro de Ĉasaviadiloj en la III/6 ĉasaviadila skadro.
La 1-an de septembro 1939 skadro, ekipita de ĉasaviadiloj PZL P.7a, estis parto de la aviado de Armeo "Lodzo" kaj restis sur kampa aviadilejo Widzew (kvartalo de Lodzo). Substandardisto Kornicki faris du batalflugojn, kaj poste taskojn pri interligiteco, en tio pilotante aviadilon RWD-8. La 13-an de septembro la skadro translokiĝis al Litiatyn apud Brzeżany (nun en Ternopila provinco), de kie post la soveta agreso la skiparo – en tio ankaŭ Kornicki – evakuiĝis al Rumanio.
Elmigrado
Septembre 2017 dum preparoj al celebrado de la 100-jariĝo de Reĝa Aerarmeo (RAF) en 2018 gajnis interretan plebisciton de "The Telegraph" kaj de la Muzeo al RAF por la "vizaĝo" de la solenaĵoj, kiel unu el la lastaj pilotoj de Spitfire, akirinte en la interreta voĉdonado 325 mil da voĉoj. Rezulte de tio lia silueto staros apud la aviadilo sur la ekspozicio organizota por tiu ĉi okazo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.