Francisco Madrid
hispana verkisto, ĵurnalisto kaj scenaristo From Wikipedia, the free encyclopedia
hispana verkisto, ĵurnalisto kaj scenaristo From Wikipedia, the free encyclopedia
Francisco "Paco" Madrid (Barcelono, 24a de februaro 1900 - Bonaero, 8a de januaro 1952) estis hispana verkisto, ĵurnalisto kaj scenaristo, kiu ekziliĝis en Argentinon.
Francisco Madrid | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-an de februaro 1900 en Barcelono | |
Morto | 8-an de januaro 1952 (51-jaraĝa) en Bonaero | |
Lingvoj | hispana • kataluna vd | |
Ŝtataneco | Argentino Hispanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto aktoro tradukisto scenaristo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lia patrino foriris al Kubo, kiam li estis nur ok-jaraĝa, kaj li estis edukita de baptopatrino. Li devis labori june. Dediĉita al ĵurnalismo, li defendis la respublikanan kaj socialisman idealojn. Li laboris en Barcelono, Madrido, Parizo kaj Ĝenevo. Li estis teatra kritikisto de La Noche de Barcelono kaj kinkritikisto en ĵus aperintaj fakaj gazetoj El Cine, El Mundo Cinematográfico kaj La Pantalla.
Estante en Parizo, li koincidis kun ekzilitoj el la diktatura de Miguel Primo de Rivera, li traktis kun la fama Miguel de Unamuno, kio rezultis en esearo Genio e ingenio de Don Miguel de Unamuno. Li ankaŭ traktis kun Ramón del Valle-Inclán. En 1925, post premiero de lia teatraĵo La Cabeza de Bautista, li publikigis intervjuon kun Valle-Inclán en La Noche, bazo por la libro La vida altiva de Valle-Inclán.
En julio 1936 li iris al Francio, kaj tien venis novaĵoj pri la puĉo kiu rezultis en la Hispana Enlanda Milito. Li rapide revenis al Hispanio, sed ĉe la landlimo, en Puigcerdá, li estis arestita riske de morto pro siaj artikoloj kontraŭ anarkiismo. Pro interveno de la kataluna registaro nome Lluís Companys, Madrid povis fuĝi al Londono. Kun sia edzino, María Luisa Rodríguez, kaj filino Nuria veturis el Bordozo al Bonaero kie li denove havis malfacilaĵojn por elŝipiĝi, kiujn solvis la hispana ambasadoro Enrique Díez Canedo. En Bonaero, Paco Madrid faris ĵurnalismon, verkis eseojn, kinscenarojn, romanojn, teatron, kaj tradukojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.