slovena poeto From Wikipedia, the free encyclopedia
France PREŠEREN ( prononco) (naskiĝis la 3-an de decembro 1800 en Vrba na Gorenjskem; mortis la 8-an de februaro 1849 en Kranj) estis slovena poeto. Lia fervora, korema liriko, emociema sed neniam nur sentimentala, igis lin la ĉefa reprezentanto de la romantika skolo en Slovenio. Oni konsideras lin la ĉefa poeto de slovena poezio, kaj unu el la plej bonaj eŭropaj romantikistoj. En la jaro 1844 li verkis poemon Zdravljica kiu estas oficiala himno de la Respubliko Slovenio.
France Prešeren | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
France Prešeren | ||
Naskiĝo | 3-an de decembro 1800 en Vrba | |
Morto | 8-an de februaro 1849 (48-jaraĝa) en Kranj | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Tombo | vd | |
Etno | slovenoj vd | |
Lingvoj | slovena • germana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Iliriaj Provincoj Habsburga monarkio vd | |
Alma mater | Universitato de Vieno vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | – | |
Amkunulo | Ana Jelovšek (en) vd | |
Infanoj | Ernestina Jelovšek ( ) vd | |
Parencoj | Anton Vovk (en) (pranevo) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto advokato poeto-juristo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Baptism on the Savica vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Krono de l' sonetoj (Sonetni venec) estas lia la plej fama verko (verkita 1834), kiun Josip Velebit (1973) kaj Tone Logar (1986) tradukis al Esperanto. Ĝi estis dediĉita al lia amata Primicova Julija, kaj ŝia nomo aperas en la verko kiel komencaj literoj de la sonetoj. Lia mortodato estas slovena kultura festotago (oficiala festotago). Portreto de la poeto estis sur la bileto de 1000 slovenaj tolaroj kaj nun troviĝas sur la monero de 2 € de Slovenio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.