![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a1/Orangerie.jpg/640px-Orangerie.jpg&w=640&q=50)
Franca ĝardeno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La francastila ĝardeno aŭ klasika ĝardeno estas ĝardeno kun estetika kaj simbola ambicio. En ĝi kulminas la arto korekti la naturon trudante simetrion. Ĝi esprimas la deziron celebri pere de la plantaro la triumfon de la ordo super la malordo, de la naturo kultura super la sovaĝa, de la pripensita super la spontana. Ĝi kulminas en la 17-a jarcento kun la kreado por la franca reĝo Ludoviko la 14-a de la ĝardenoj de Versajlo baldaŭ kopiitaj de ĉiuj kortegoj en Eŭropo[1].
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a1/Orangerie.jpg/640px-Orangerie.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Potager_la_Roche-Guyon03.jpg/640px-Potager_la_Roche-Guyon03.jpg)