Franca Supra Voltalando

kolonio de la Franca Okcidenta Afriko stablita la 1an de marto 1919 From Wikipedia, the free encyclopedia

Franca Supra Voltalando

Franca Supra Voltalando aŭ pli simple Supra Voltalando (france Haute-Volta [otvoltA]) estis kolonio de la Franca Okcidenta Afriko establita la 1-an de marto 1919, el teritorioj kiuj estis parto de la kolonioj de Supra Senegalo kaj Niĝero unuflanke kaj de Eburbordo aliflanke. Tiu kolonio estis nuligita la 5-an de septembro 1932, kaj ties partoj estis administrataj de Eburbordo, Franca Sudano kaj Niĝero.

Rapidaj faktoj kolonio ...
Franca Supra Voltalando
1-a de marto 1919 – 11-a de decembro 1958

kolonio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr
Fermi

Post la Dua Mondmilito, nome la 4an de septembro, 1947, la kolonio estis restaŭrita kiel parto de la Franca Unio, kun siaj antaŭaj limoj. La 11an de decembro, 1958, ĝi estis rekonstituita kiel memrega Respubliko de Supra Voltalando ene de la Franca Komunumo, kaj post du jaroj nome la 5-an de aŭgusto 1960, ĝi akiris kompletan sendependon. La 4-an de aŭgusto 1984, la nomo estis ŝanĝita al Burkina Faso respektive Burkino.

La nomo Supra Voltalando indikas, ke la lando enhavas la supran parton de la rivero Voltao. Tiu rivero estas dividita en tri partoj, nome Nigra, Blanka kaj Ruĝa Voltaoj.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.