Franc-Brita Indiana Milito
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Franc-Brita Indiana Milito aŭ Franc-Indiana Milito (1754–1763) estis termino kiu uzeblas por la nordamerika batalkampo de la tutmonda Sepjara milito. Tiu milito okazis inter la kolonioj de Brita Ameriko kaj Nova Francio, dum ambaŭ flankoj estis eltenitaj kaj helpitaj de militunuoj el la metropolaj landoj Granda Britio kaj Francio, same kiel de la indianaj aliancanoj de ambaŭ. Je la komenco de la milito, la francaj nordamerikaj kolonioj havis loĝantaron de ĉirkaŭ 60 000 eŭropaj setlantoj, kompare al 2 milionoj en la britaj nordamerikaj kolonioj.[1] La malplinombraj francoj partikulare dependis el la Indianoj. Laŭlonge de la konflikto, la metropoloj deklaris militon siaflanke en 1756, kaj tiel la milito el regiona konflikto iĝis internacia.