From Wikipedia, the free encyclopedia
Fra Carnevale OD (ĉ. 1420–1425 – 1484) estis itala pentristo de la epoko de Quattrocento, aktiva ĉefe en Urbino.
Li estis citata laŭ nombro de nomoj kiaj Bartolomeo di Giovanni Corradini, Bartolomeo Coradini kaj Fra' Carnevale.
Li naskiĝis en Urbino, kaj eniris en la ordeno de Dominikanoj en 1449 laŭ la nomo de Fra’ Carnevale aŭ Carnovale. Li estis disĉiplo de la ferara pentristo Antonio Alberti. Farquhar plendas ke li estis la instruisto de Giovanni Santi. Inter 1445-1446, li laboris en la studio de Filippo Lippi en Florenco. Li estis citata de Vasari en sia Vite kiel Carnovale da Urbino. Li estis ankaŭ arkitekto por la portaloj de San Domenico en Urbino.
La pentraĵo konata laŭ la nomo "La ideala urbo" - unu el tri similstilaj pentraĵoj - tre ofte referencita en libroj pri la teorio kaj historio de urba desegno - kaj konservita ĉe la Walters Art Museum en Baltimore, Usono - estas atribuata al Fra Carnevale. Tamen, tiu pentraĵo estis atribuata de aliaj al Francesco di Giorgio Martini, parte pro la pli granda gravo de tiu lasta en la kortego de Urbino kaj ĉar la pentraĵo referencas arkitekturajn temojn al kiuj li aludis, derivite el la ĵus publikigita verko de Leon Battista Alberti.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.