From Wikipedia, the free encyclopedia
Fortikaĵo de Gyula estas unika, sendifekta fortikaĵo en Hungario konstruita el briko.
La fortikaĵo konstruiĝis en la 14-a kaj 15-a jarcentoj sur ebenaĵo. En 1476 banuso Johano Corvin ricevis la fortikaĵon, poste diversaj familioj. En 1514 György Dózsa ne povis okupi ĝin, sed poste tio sukcesis al Johano la 1-a (Hungario) en 1530. La turkoj vane sieĝis la fortikaĵon en 1553 kaj poste en 1556, sed tio sukcesis en 1566. La hungaroj baldaŭe reokupis ĝin. En 1705 armeo de Francisko Rákóczi la 2-a ne povis okupi ĝin, same en 1735 ribelaj kamparanoj. En la 19-a jarcento oni malkonstruis la eksterajn murojn.
Nun oni profitas ĝin, kiel muzeo kaj somera teatrejo. La muzeo havas 24 ĉambrojn kaj prezentas la longan historion de Gyula. Estas ankaŭ kapelo, kie oni aranĝas edziĝfestojn, granda ĉambro por konferencoj, drinkejo kaj edukejo por lernantoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.