specio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Forstera arktocefalo, en latina scienca nomo Arctocephalus forsteri, konata ankaŭ kiel Aŭstralia ledofoko, Novzelanda ledofoko aŭ suda ledofoko, estas specio de foko troviĝanta ĉe la suda marbordo de Aŭstralio, la marbordo de la Suda Insulo de Novzelando, kaj ĉe kelkaj malgrandaj insuloj sude kaj oriente de tiuj lokoj. Kolonioj nur de maskloj estas en la marbordo de la Kuka Markolo ĉe Norda Insulo ĉe Wellington kaj vagantoj troviĝas tiom norde kiom ĝis Nov-Kaledonio. En Novzelando Maorioj nomigas ilin kekeno. Kvankam la populacioj de Aŭstralio kaj de Novzelando montras iome da genetikaj diferencoj, ties morfologioj estas tre similaj, kaj tiele ili restas klasitaj kiel sola specio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.