![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f9/Ameise_P6151665.jpg/640px-Ameise_P6151665.jpg&w=640&q=50)
Formikoĥorio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Formikoĥorio aŭ mirmekoĥorio (de la greka μύρμηξ, μύρμηκος, (mýrmēx, genitivo: mýrmēkos) „formiko“ kaj χωρεῖν (chōrein) „disvastiĝi“), estas disvastigmeĥanismoj de plantoj pere de formikoj, kiuj transportas la diasporojn (fruktoj, semoj kaj sporoj). Multaj printempe florantaj plantoj uzas tiun meĥanismon de disvastigado.[1] La mirmekoĥorio estas subformo de la zooĥorio, kiu ofte ekzistas apud aliaj disvastigostrategioj. Multaj violoj uzas la balistoĥorion, eksplodforme ĵeti la semojn unue kaj poste formikoj transportas la diasporojn pli foren.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f9/Ameise_P6151665.jpg/640px-Ameise_P6151665.jpg)
Formikoĥorio estas relative ofta ĉe herbaj arbaraj plantoj de la norda hemisfero, sed ekzistas ankaŭ en la tropikoj. Pli ol 3000 plantospecioj estas konataj, kiuj uzas tiun disvastigmeĥanismon.[2] Al la formikoĥoriaj plantoj apartenas neĝborulo, hepatiko, Chelidonium majus, Adonis vernalis kaj eĉ. ordinara bukso kaj Cytisus scoparius. Ankaŭ la arbara frago uzas formikoĥorion.