![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/29/Brussels-Koning_Boudewijnstichting_-_Fondation_Roi-Baudouin_%25282%2529.jpg/640px-Brussels-Koning_Boudewijnstichting_-_Fondation_Roi-Baudouin_%25282%2529.jpg&w=640&q=50)
Fondumo Reĝo Baudouin
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Fondumo Reĝo Baudouin (france Fondation Roi Baudouin, nederlande Koning Boudewijnstichting) estas sendependa kaj pluralisma fondumo, aktiva en Belgio kaj je internacia nivelo kiu kolektas donacojn kaj distribuas ilin super diversaj projektoj. Tiamaniere la Fondumo volas kontribui al pli da justeco, demokratio kaj respekto al diverseco, kun specifa atento al la temoj de malriĉeco, heredaĵo, filantropio, sano kaj migrado.
Fondumo Reĝo Baudouin | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
fondaĵo ![]() | |||||
Komenco | 17-a de decembro 1975 vd | ||||
Geografia situo | 50° 50′ 25″ N, 4° 21′ 44″ O (mapo)50.840372154.3622660386816 | ||||
Lando(j) | Belgio vd | ||||
Sidejo | Bruselo | ||||
Adreso | Brederodestraat 21 | ||||
| |||||
Agareo |
Socia justeco | ||||
Moto | Agir ensemble pour une société meilleure • Samen werken aan een betere samenleving • Gemeinsam wirken für ein besseres Zusammenleben • Working together for a better society | ||||
| |||||
Posedatoj | Heritage Fund (en) ![]() ![]() | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | public utility foundation | ||||
La fondumo organizas debatojn pri gravaj sociaj temoj kaj komunikas la esplorrezultojn en formo de publikaĵoj (senpagaj). La fondumo klopodas instigi al kunlaboro kaj al filantropio en Belgio, en Eŭropo kaj je nivelo internacia. Ĝi agadas en Eŭropo (ĝia ĉefsidejo estas en Bruselo), sed ankaŭ agadas en Usono, Kanado, Afriko.