![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7e/Flying_Fish_Cove.jpg/640px-Flying_Fish_Cove.jpg&w=640&q=50)
Flying Fish Cove
From Wikipedia, the free encyclopedia
Flying Fish Cove (en ĉina: 飞鱼湾; en pinjino: Fēiyú wān, en malaja: Pantai Ikan Terbang) estas la ĉefurbo kaj ĉefa setlejo de la aŭstralia Kristnaskinsulo. Kvankam ĝi estis origine nomita laŭ la brita esplor-ŝipo Flying-Fish (flugofiŝo), multaj mapoj simple indikis ĝin kiel "The Settlement" (La setlejo).[1] Ĝi estis la unua brita setlejo en la insulo, establita en 1888.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e7/Christmas_Island-CIA_WFB_Map.png/320px-Christmas_Island-CIA_WFB_Map.png)
Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Flying Fish Cove | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbeto ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 599 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 25′ S, 105° 41′ O (mapo)-10.421666666667105.67805555556 [+] | ||
Alto | 135 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Fermi
Ĉirkaŭ unu triono de la totala loĝantaro de la teritorio, laŭnombre 1600, loĝas en Flying Fish Cove, kiu kuŝas ĉe la nordorienta pinto de la insulo. Estas malgranda haveno kiu servas turistojn per jaĥtoj. Eblas dungi distran subnaĝadon en la strando de la setlejo.[2]