From Wikipedia, the free encyclopedia
Flughaveno Reggio Calabria (IATA: REG, ICAO : LICR ), ankaŭ konata kiel Aeroporto dello Stretto (flughaveno de la markolo), estas la unua itala flughaveno konstruita en la regiono Kalabrio, servanta la metropolan urbon Reggio Calabria kaj parton de la metropola urbo Messina. Ĝi estas nomita je la nomo de Tito Minniti, reĝjokalabriano, heroo de la iama itala Reĝa Aer-armeo.
Flughaveno de la Markolo "Tito Minniti" | |||||
---|---|---|---|---|---|
flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
IATA: REG ICAO: LICR | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Italio | ||||
Regiono | Kalabrio | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Mastrumanto | Società Aeroportuale Calabrese | ||||
Apuda urbo | Reggio Calabria (5 km) | ||||
Alteco | 29,26 m | ||||
Geografia situo | 38° 4′ 19″ N, 15° 39′ 13″ O (mapo)38.07194444444415.653611111111 | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 15-33 | ||||
Kurej-longo | 2.061 m | ||||
La unua startkurejo de la Flughaveno de Reĝjo estis konstruita en 1939 por militaj celoj.
La milita flughaveno ricevis la nomon de subleŭtenanto piloto Tito Minniti, la unua itala piloto mortinta en Orientafriko la 26an de decembro 1935 dum la milito en Etiopio.
Dum la dua mondmilito (inter la 20a de marto kaj la 10a de aprilo 1942 ) la atakoj kontraŭ Malto startis de ĉi tie. La 11an de julio 1943, la usona reago per aviadila atako igis neutiligeblajn la startkurejojn. Post la dua mondmilito ili estis rekonstruitaj permesante al la flughaveno servi civilan aviadon.
La unua civila flugo okazis la 10an de aprilo 1947 per helica, dumotora, 21-sidloka, Douglas DC-3 sur la itinero Torino - Bolonjo - Florenco - Napolo -Reĝjo Kalabrio - Palermo,
En 1959 oni postulis la taksadon de la diversaj turismaj perspektivoj ligitaj al la intensigo de flughavenaj retoj, substrekante la pliiĝon de la flughavena merkato en Eŭropo kaj en la mondo kaj la favorajn eblojn en Italio, sed precipe en Sicilio kaj Kalabrio, turistregionoj kaj tiam sen validaj eksteraj ligoj.
La projektado de la unua asfaltita kurejo komenciĝis en oktobro 1960, sed nur post sep jaroj da malhelpoj ĝi atingis sian konkludon. Flughaveno Reggio estis katalogita en 1978 en klaso D; transdonita al la Ĝenerala Estraro en 1976, ĝi fariĝis civila flughaveno kaj perdis la atributon de milita flughaveno.
La flughaveno ĉefe servas al la provinco Reggio Calabria kaj parte al tiuj de Mesino kaj Vibo Valentia, kun baseno da uzantoj de pli ol 1 500 000 homoj. Ĝi estas ĉiam pli plibonigata strukturo; la lastatempa moderniga fazo permesis pliiĝon de la nombro de disponeblaj flugoj por ambaŭ enlandaj kaj internaciaj flugoj.
Pluraj filmoj estis filmitaj en la Flughaveno de la Markolo.
La flughaveno antaŭe estis administrita de SoGAS SpA. de marto 1981, sed fine de 2016, la kompanio SoGAS SpA. estis deklarita bankrota de ENAC. De julio 2017, ĝi pasis sub la kontrolon de SACAL S.p.A [1] [2].
Vidu fontan Wikidataman demandon kaj fontojn.
Jaro | Naciaj | % Var. antaŭa jaro. |
Internaciaj | % Var. antaŭa jaro. |
Transiro | % Var. antaŭa jaro. |
Komerca sume |
% Var. antaŭa jaro. |
Ĝenerala aviado |
% Var. antaŭa jaro. |
SUME | % Var. antaŭa jaro. |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 538.048 | 4,6 | 538.048 | 4,6 | 538.048 | 4,6 | ||||||
2001 | 481.857 | 10,4 | 481.857 | 10,4 | 481.857 | 10,4 | ||||||
2002 | 463.662 | 3,8 | 463.662 | 3,8 | 463.662 | 3,8 | ||||||
2003 | 441.795 | 4,7 | 441.795 | 4,7 | 441.795 | 4,7 | ||||||
2004 * | 271.652 | 38,5 | 818 | 272.470 | 38,3 | 389 | 272.859 | 38,2 | ||||
2005 | 392.301 | 44,4 | 5.788 | 607,6 | 398.089 | 46,1 | 398.089 | 45,9 | ||||
2006 | 569.454 | 51,3 | 8.796 | 52,0 | 28.820 | 607.070 | 58,8 | 657 | 607.727 | 59,0 | ||
2007 | 538.018 | 5,5 | 9.796 | 11,4 | 34.352 | 19,2 | 582.166 | 4,1 | 1.430 | 117,7 | 583.596 | 4,0 |
2008 | 459.114 | 14,7 | 32.188 | 228,6 | 43.591 | 26,9 | 534.893 | 8,1 | 1.226 | 3,1 | 536.032 | 8,2 |
2009 | 440.966 | 4,0 | 10.238 | 68,2 | 56.743 | 30,2 | 507.947 | 5,0 | 1.111 | 2,5 | 509.058 | 5,0 |
2010 | 453.479 | 2,8 | 18.442 | 80,1 | 73.220 | 29,0 | 545.141 | 7,3 | 3.507 | 215,7 | 548.648 | 7,8 |
2011 | 511.511 | 12,8 | 7.943 | 56,9 | 38.986 | 46,8 | 558.440 | 2,4 | 2.667 | 24,0 | 561.107 | 2,3 |
2012 | 569.286 | 11,3 | 0 | 100,0 | 0 | 100,0 | 569.286 | 1,9 | 2.408 | 9,7 | 571.694 | 1,9 |
2013 | 557.559 | 2,1 | 0 | 0,0 | 1.078 | 100,0 | 558.677 | 1,9 | 4.070 | 69,0 | 562.747 | 1,6 |
2014 | 517.417 | 7,2 | 0 | 0,0 | 169 | 84,3 | 517.586 | 7,4 | 5.263 | 29,3 | 522.849 | 7,1 |
2015 | 490.804 | 5,1 | 0 | 0,0 | 0 | 0,0 | 490.804 | 5,2 | 1.808 | 65,6 | 492.612 | 5,8 |
2016 | 483.793 | 1,4 | 0 | 0,0 | 64 | 0,0 | 483.857 | 1,4 | 1.489 | 17,6 | 485.346 | 1,5 |
2017 | 380.062 | 21,4 | 0 | 0,0 | 0 | 0,0 | 380.062 | 21,5 | 1380 | 7,3 | 381.442 | 21,4 |
2018 | 356.974 | 6,1 | 0 | 0,0 | 0 | 0,0 | 356.974 | 6,1 | 1398 | 1,3 | 358.372 | 6,0 |
2019 | 364.062 | 2,0 | 0 | 0,0 | 0 | 0,0 | 365.391 | 2,0 | 1.329 | 4,9 | 365.391 | 2,0 |
* la flughaveno restis fermita dum 3 monatoj pro laboroj al la kurejo da la 01/03/2004 ĝis la 30/05/2004.[4] |
La flughaveno de la Markolo havas grandajn estontajn perspektivojn danke al sia strategia pozicio kaj granda areo da uzantoj.
La flughaveno, laŭ teknika vidpunkto, havas la jenan kvalifikon:
La dimensioj de la kurejoj permesas la uzon de la flughaveno de preskaŭ ĉiuj mallarĝ-korpaj aviadiloj.
Vastigaj kaj modernigaj laboroj estas planitaj por totala sumo de 25 milionoj da eŭroj: [5]
La flughaveno havas fervojan stacidomon, Reggio Calabria Aeroporto, servata de regionaj trajnoj, kiuj ligas ĝin rekte al la stacidomo Reggio Calabria Centrale.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.