![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f9/Skopje_Airport_-_View_of_the_main_entrance_by_night_%25282018%2529.jpg/640px-Skopje_Airport_-_View_of_the_main_entrance_by_night_%25282018%2529.jpg&w=640&q=50)
Flughaveno Skopjo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Flughaveno Skopjo[1] (IATA-kodo: SKP, ICAO-kodo: LWSK) (makedone Аеродром Скопје), ankaŭ konata kiel "Flughaveno Petrovec" (laŭ la nomo de samnoma urbo proksima al la flughaveno), estas la plej granda de Nord-Makedonio. Ĝi priservas la ĉefurbon Skopjo, kaj krome ĝi estas la flugkompania nabo de flugkompanio MAT Macedonian Airlines.
Flughaveno Skopjo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
IATA: SKP ICAO: LWSK | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Nord-Makedonio | ||||
Regiono | |||||
Tipo | Civila/milita | ||||
Mastrumanto | PEAS Macedonia | ||||
Apuda urbo | Skopjo (Petrovec) | ||||
Alteco | 238 m | ||||
Geografia situo | 41° 57′ 42″ N, 21° 37′ 17″ O (mapo)41.96161321.621433 | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 16/34 | ||||
Kurej-longo | 3 042 m | ||||
Retejo | http://skp.airports.com.mk/ | ||||
En decembro 2006, la registaro de Respubliko Makedonio diskonigis intencon alinomi la flughavenon honore al Aleksandro la Granda (makedone Аеродром Александар Велики), restarigante pli vastan diplomatian disputon kun Grekio, kiu konsideras ke Aleksandro la Granda formas parton de sia propra heredaĵo.[2][3] Ili konsideras ke la nova nomo kreas konfuzon kun la ekzistanta Internacia flughaveno Kavala, "Aleksandro la Granda", kiu troviĝas en la apuda greka regiono Macedonio.[4]