Florida Atlantika Universitato
universitato ĉe Boca Raton, Florido, Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Florida Atlantika Universitato (angle Florida Atlantic University; ankaŭ Florida Atlantiko kaj akronime FAU) estas publika esplora universitato kun ties ĉefa kampuso en Boca Raton, Florido. Ĝi estis fondita en 1961 kaj havas ses filiigitajn kampusojn, inkluzive de la Harbour Branch Oceanographic Institution. La persatelitaj kampusoj situas en Dania Beach, Davie, Fort Lauderdale, Jupiter kaj Fort Pierce [1][2].
Florida Atlantika Universitato | |||||
---|---|---|---|---|---|
universitato publika eduka institucio en Usono | |||||
moto | "Where Tomorrow Begins" Kie Morgaŭ Komenciĝas | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1961 | ||||
speco | Publika esplora universitato | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 26° 22′ 16″ N, 80° 6′ 6″ U (mapo)26.3712-80.1017 | ||||
lando | Usono | ||||
urbo | Boca Raton | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 26 857 vd | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
filioj | |||||
vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
La universitato estas membro de la Ŝtata Universitata Sistemo de Florido. FAU estis establita kiel kvina publika universitato de Florido kaj estas klasifikita inter "R2: Doktorecaj Universitatoj – Alta esplora aktiveco" .
En 2006, estis entute 25,385 studentoj kaj 1,260 akademia kunlaborantaro ĉe FAU , kaj instruado ĉi-jare estis 3,730 USD por studentoj loĝantaj en Florido. La denseco de instruistoj estas relative malalta laŭ amerikaj normoj. La studentoj venis en 2007 el 138 malsamaj landoj.
La lernejoj ĉe FAU estas:
- Charles E. Schmidt Kolegio de Scienco
- Christine E. Lynn Kolegio de Flego
- Kolegio de Arkitekturo, Urbaj kaj Publikaj Aferoj
- Barry Kaye Kolegio de Komerco
- Kolegio pri Edukado
- Kolegio de Inĝenieristiko kaj Komputado
- Dorothy F. Schmidt Kolegio de Arto kaj Leteroj
- Harriet L. Wilkes Honors College
- Charles E. Schmidt Kolegio de Biomedicina Scienco
La studoj estas ofertitaj ĝis doktora nivelo . La universitato estas esplor-bazita kaj plejparte ofertas pli altajn gradkursojn.